Esperanta Civito

Marie-France Conde Rey pri la Oka de Marto 2014

Inter la priplorindaj eventoj tra la mondo, kiuj daŭre rivelas la mistraktadojn suferitajn de virinoj, tamen venas kelkaj signoj esperigaj, kiujn la feministoj vidos kiel progresojn. Temas pri diversaj streboj valorigi la opinion de virinoj. Ni havu kompaton por la tuta ukrajna popolo, kiu per senambigua kaj kuraĝa ribelo esprimis sian volon; mi ne povas eviti la penson ke Femen iel montris la vojon. Samdirekte feministaj movoj en multaj arabaj landoj denove skuas la feran kovrilon de miljara masklismo.

En mia lando [Francio], kie virinoj ne estas la plej mistraktataj, sed kiu bezonus tamen tiom da plibonigoj, ni observis strangan fenomenon: nome, la klopodoj de la
ministrino pri egalrajteco inter viroj kaj virinoj, kunlabore kun la ministro pri Nacia Edukado favore al forigo de masklismaj antaŭjuĝoj en la lernejoj kaj ĉe la porinfana literaturo frontis opozician opinimovadon, kiu ne hezitis krude mensogi por misfamigi la agadon de la du geministroj. En tiu opozicio kuniĝis integristoj, ĉu katolikaj, ĉu islamaj plus ekstremdekstruloj. Ĉu tiu pridubenda kunmetaĵo kapablos malpermesi al la francaj familioj la legaĵojn kaj entute la progreseman edukadon, kiujn bezonas la nunaj francidoj?

Mi esperas, ke ankaŭ tie venkos la pozitivaj fortoj, kiuj esprimiĝos denove en tiu Tago de la Egaligo de Rajtoj inter Viroj kaj Virinoj. Festu ni pro ĉiu eta antaŭena paŝo!

(Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM)

[HeKo 553 9-B, 9 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0600 s s