Esperanta Civito

Nia literaturo en la PEN-kongresoj


Esperanta PEN-Centro, prezidata de c-ano Bertil Nilsson, reprezentos nian literaturon en la tri gravaj kongresoj de PEN Internacia dum la nuna jaro.

Komence de majo la internacia konferenco de poezio en Bled (Slovenio) vidos la partoprenon de esperanto-delegacio gvidata de sen. Giorgio Silfer. Kune kun c-ino Perla Martinelli li ĉeestos ankaŭ la konferencon pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto en Barcelono, meze de junio. Fine de septembro, sen. Walter Zelazny kaj s-ino Chiara Macconi ĉeestos la 70an PEN-mondkongreson, en Kirgizio.

La ordinara Asembleo de la Esperanta PEN estas kunvokita al Budapeŝto, 15 majo 2014. Renkonto kun la okcitanaj verkistoj, kadre de la centa datreveno de la forpaso de Frédéric Mistral, okazos en Ĉaŭdefono ĉe la Esperanto-Domo, 6-8 aŭgusto 2014, kunlabore kun KCE. Sekvos en Malago, 10-12 oktobro 2014, konferenco pri tradukarto, kunlabore kun Esperanta Naturamikaro.

Dum la nuna jaro naŭ literaturaj kafejoj riĉigos la esperantan kulturon, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo. Gastas renomaj aŭtoroj: gec-anoj István Nemere, György Nanovfszky, Giorgio Silfer, Carlo Minnaja, Marie-France Conde Rey, Bertil Nilsson, Perla Martinelli, Julian Modest, Tomasz Chmielik.

La organo de la Esperanta PEN estas la revuo "Literatura Foiro", kiun posedas, eldonas kaj administras LF-koop.

[HeKo 554 6-B, 27 mar 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0792 s s