Esperanta Civito

La ukrajna krizo povus envolvi Kaliningradon

Evoluis laŭ nia prognozo (1 marto 2014) la ukrajna krizo. Ukrajna, ĉar tiu ŝtato ankoraŭ konsistas el du ĉefaj etnoj (ukraina kaj rusa) plus minoritatoj.

La situacio de tiuj minoritatoj estas la plej malkomforta en la nuna konjunkturo. Ekzemple, ĉirkaŭ 150.000 madjaroj (Madjario sinonimas al la tuta hungarlingvio, dum Hungario estas la sola Hungara Respubliko) premas lime de Subkarpatio: ili ĉiuj rajtas je la hungara ŝtataneco, multaj ĝin petis kaj akiris, eĉ balotos la 6an de aprilo por la hungara parlamento. Parto el tiuj madjaroj laboras translime, precipe en la vitokulturo (najbaras la Tokaj-provinco). Estas prognozeble ke tiuj ukrajnanoj forlasos sian tre malriĉan setlejon en Ukrajno kaj amase enmigros Hungarion; landon, kiu mem perdis milionon da loĝantoj pro elmigrado al okcidento: nur en Britio oni kalkulis 350.000 hungarojn.

Estas certe ke Moskvo ne haltos en Krimeo, strebante redesegni siajn limojn laŭ etna karakterizo. Ĝis kie ĝi aŭdacos, tio dependos de la proklamitaj aliancanoj de Ukrajno, la okcidentanoj en NATO. La sankcioj ne malkuraĝigos Rusion: nur pli efika minaco povus persvadi al (almenaŭ provizora) halto. Tia minaco povus esti la blokado de Kaliningrado, la elklavo ĉe la Balta maro, iama orienta Prusio (Königsberg). En tiu kazo Litovio kaj Pollando estus rekte envolvitaj: neniu plu trairus iliajn teritoriojn kaj tiu fora angulo de Rusio restus izolita. Ankaŭ Germanio estus nerekte envolvita: la destino de orienta Prusio certe interesas ĝin.

Sed ĉi tiu opcio ŝajnas tro efika, por la inklinoj de la okcidentanoj mem. Certe en Esperantio ĝi vekus pli da atento, ĉar ĝi koncernus landojn por nia diasporo multe pli gravajn ol estas Krimeo kaj eĉ Ukrajno entute; interalie ĝi povus signifi ankaŭ la finon de la papera versio de "La Ondo de Esperanto"...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 554 8-C, 28 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0544 s s