Esperanta Civito

Ju pli deficite, des pli regalite...

En iu ne fora tempo la Ruĝa Kruco en Svislando enspezadis pro donacoj kaj legacoj proksimume du milionojn kaj kvincent mil svisajn frankojn jare. Kaj tamen ĝi havis "strukturan deficiton". En iu jaro sensalajre manaĝeris iu, kiu verŝajne estis speco de Giorgio Silfer: nome, valorigante internajn rimedojn, li rimarkis ke la societo posedas grandan laboratorion en Ĝenevo, sufiĉe modernan sed apenaŭ uzatan; tial li proponis vendi ĝin kaj eĉ sukcesis gajni sumon egalan al ĝia efektiva valoro: unu milionon da frankoj. Unuan fojon la svisa Ruĝa Kruco havis rimarkinde grandan propran enspezon.

Konstatinte ke la societo kapablas plibonigi siajn financojn, vi nature supozas ke ĝi meritas eĉ pli da apogo, ĉar fine ekzistas iu kiu kapablas administri neprofitcelan organizon. Sed ne estas tiel: la postan jaron la svisa Ruĝa Kruco enspezis nur unu milionon kaj kvincent mil frankojn da donacoj kaj legacoj; mankis precize la miliono kiun la sagaca kaj honesta manaĝero sukcesis akiri en la antaŭa jaro. Moralo: por la plejparto de la idealistoj, neprofitcela egalas al deficitcela. Estu deficita kaj ploru (ne menciante vian propran, eĉ deliktan kunresponson pri tiu deficito), se vi volas kortuŝi la fidelajn...

Ĉi tiu (vera) anekdoto kuraĝigu la administrantojn de Universala Esperanto-Asocio, kies prezidanto Mark Fettes ĵus komunikis: "La spezokonto de 2013 montras sufiĉe grandan deficiton, i.a. pro relative malgranda UK en Rejkjaviko kaj malkresko de la membraro. Ankaŭ ĉi-jare la Asocio certe registros deficiton." Tio kaŭzis interalie ke "La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto (...) escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. (...) Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj." El kio ni deduktas ke kutime la estraranoj vojaĝas je la kosto de la asocio, tranoktas en unulitaj hotelĉambroj kaj estas nutrataj de la asocio mem en kompleta menuo.

Intertempe, profiliĝas la pensiiĝo de la direktoro, Osmo Buller: mankas du jaroj. Ĉu li estos la lasta UEA-direktoro kiu atingos la pension plene, estinte preskaŭ dumviva postenulo? Tio dependas de la kapablo en UEA pluvivigi la "revopakton": nome, sufoki la konscion ke la mono donacita al UEA ne estas donacita "al esperanto", sed al la vivteno de certa strukturo, pli-malpli tia kia ĝi estas de longa tempo. Por tio helpas la sento de identiĝo kiun vartas la universalaj kongresoj.

Estas nur domaĝe, ke pli meritaj subjektoj, interalie sen salajratoj (ekzemple TEJO) ne sukcesas same enspezadi.

[HeKo 555 1-A, 4 apr 14]

UEA-ano kun esperanta civitaneco komentarias:
La nombroj pravigas la suprajn konsiderojn. La membraro malkreskis, la kapitalo kreskis:
1998: 451.572 EUR
2003: 959.676 EUR
2008: 955.084 EUR
2013: 1.800.000 (takso)
La duobliĝon inter 2008 kaj 2013 kaŭzis grandaj heredaĵoj!

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0534 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0941 s s