Esperanta Civito

Milito kun Pola Respubliko en la futuro de UEA?

"La decido kiun la Pollanda registaro faris pere de siaj politikaj burokratoj nun potencaj en la Radio, decido vere malestima ne nur al nia afero sed aparte al Zamenhof mem kaj al esencaj valoroj tiom karaj al li, devigas nin instigi la estraron [de UEA] serioze pripensi ĉu ni okazigu nian tiujaran UK-on en Bjialistok" publike deklaris UEA-komitatano el Patagonio, post la oficiala respondo de la prezidento de Pollando al la prezidanto de UEA pri la fermo de la esperanto-redakcio de Pola Radio.

"Se iu scivolas kiel aspektas buŝfurzo en alta diplomatia stilo, tiu legu la respondon el la pola prezidentejo al la protesto de Renato Corsetti (kun la minaco ne okazigi UKon 2009 en Pollando)" private deklaris alia komitatano, kiu volas gardi la anonimecon.

Post la publika difino pri UEA kiel "hobia movado" (laŭ kelkaj por ajna movado pli insulta ol difini ĝin "frenezula") fare de la vicdirektoro de Pola Radio, Corsetti subiĝas al dua oficiala reago, kiun li taksas "tute ne kontentiga".

Tio tamen estas la rezulto de publikrilata strategio (sugestita de Barbara Pietrzak mem) pri kies sagaco eĉ interne al la UEA-Komitato oni komencas dubi. Se ĝisfunde aplikita, tiu strategio devus konduki UEAn al la decido por kiu pledas la patagoniano. Tamen decidi ke UEA ne kongresos en Pollando Zamenhof-jubilee pro la "evidenta" antisemitismo de la polaj aŭtoritatoj povus facile konduki al jena repliko: "Silentu ci, kiu havas agenton de la sekretaj Jaruzelski-servoj kiel honoran membron!" aŭ "Kial vi silentis pri la ĉi-monata antisemitisma konferenco en Teherano, sinjoro UEA-prezidanto?".

Eĉ individuoj pli-malpli ligitaj al la interna opozicio komencas dubi: eksdungito reciklita kiel B-komitatano sin demandas "Ĉu en la fora jaro 2009 plu la nunaj pajacoj regos Pollandon? Se tiel okazus, tio estus signo de senprecedenca stabileco en la labila politika pejzaĝo pola...". En nordeŭropa skandalgazeto alia amerika UEA-komitatano (juristo konata pro sia pontifikemo) "rekte neas, ke Pollando havas longan historion de antisemitismo, kiu kulminis dum la dua mondmilito"; kaj vekas laŭtajn protestojn de israelaj esperantistoj (kiuj tamen silentis pri la silento de UEA rilate al la irana negaciisma konferenco).

Neniu sin demandas, kie estas Pola Esperanto-Asocio, kaj ĉu ankoraŭ ekzistas pola EU-parlamentanino (el dekstra partio) kiu flue parolas esperanton...

[HeKo 319 2-A, 24 dec 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0597 s s