Esperanta Civito

La numero 2218 de "Heroldo de Esperanto"

La organo de UEA havas novan redaktoron, elektitan de la nova prezidanto: kion aŭguras la unua numero kaj la intervjuo al la “Esperantisto de la Jaro 2013”? Dume, la Esperanta Civito firmiĝas inter fruktodonaj kontaktoj kaj la kriza kazo Rooke.

Afriko restas en la fokuso, inter projektoj kaj realo. La muzika Esperantio inter subita reveno kaj spektakla revo. Radiokampanjoj en meza Eŭropo kaj centra Ameriko. UK 2015 en la naskiĝurbo de Gaston Waringhien.

La framasona loĝio “Esperanto” en Parizo. Taŭzitaj pensoj de nekuracebla lingvoamanto. Fintero de Ivan Poumir. Ignorata la plej granda kaj bela hotelo. La Internacia Renkontiĝo de Meditado en Korea Respubliko.

La supraj estas kelkaj el la informoj kaj profundigoj legeblaj en la numero 2218 de "Heroldo de Esperanto". Al la numero kontribuis precipe Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Jean Amouroŭ, Emile Malanda.

La gazeton "Heroldo de Esperanto", jam en sia 90a jarkolekto, posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 555 3-B, 8 apr 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0550 s s