Esperanta Civito

EDE partoprenas en la EU-baloto 2014

Same kiel en 2004 kaj en 2009, ankaŭ en 2014 la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenas en la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio. Mankas informo pri kandidatlistoj en aliaj EU-landoj (en 2009 estis ankaŭ en Germanio).

La politika mikropartio, franca kaj esperantista, ĉefkandidatigas nur virinojn en la diversaj balotregionoj, laŭ interna demokrata decido kiu honoras ĝin feminisme. Estas konataj la nomoj de Marcelle Prevost (Centro/Centra Masivo), Laure Patas d’Illiers (Parizo/Francilio), Monique Arnaud (Sud-Eosto), Monique Juy (Sud-Ŭesto).

La ĉefa slogano en la balotkampanjo estas: "refusons la dictature du «tout-anglais», répliquons avec l'espéranto!" (ni rifuzu la diktaturon de la «ĉio-angla», ni repliku per esperanto). En pli vasta "argumentaro" E-D-E prezentas la kutime finvenkismajn ideojn: kompare kun la antaŭaj balotoj, la partio fariĝis preskaŭ nur unutema.

La pozicio de la raŭmistoj pri tiaj partioj estas konata.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 556 4-A, 22 apr 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0528 s s