Esperanta Civito

Naturamikaro kaj "Marbordo de la Suno" kunlabore


Esperanta Naturamikaro kaj la societo "Marbordo de la Suno" realigis du prelegojn en Malago (28 aprilo 2014) kaj Sevilo (30 aprilo 2014). La unua disvolviĝis en la Junulara Domo de Malago-Orienta; la dua en la prestiĝa sidejo de Círculo Mercantil e Industrial, kunlabore kun la Sevila Popoluniversitato.

Ambaŭ prelegoj, en la hispana, fare de sen. Giorgio Silfer, celis informadon al atenta publiko. El ili fontos enkondukaj semajnfinoj kun esperanto-lernado, ĉi-aŭtune en la du andaluzaj urboj. Pri unu el ili tiel raportas s-ro José Luis Pérez, profesoro kaj verkisto en Malago:

"Hieraŭ ni ĝuis eminentan prelegon de d-ro Giorgio Silfer pri lingva ekonomiko. Komencinte per la lingva situacio de Svislando, li transiris al la lingvopolitika panoramo de Eŭropa Unio. La apliko de la teorio de prof. Selten, la debato en la EU-Parlamento en printempo 2004 kaj, precipe, la raporto de François Grin (La lingvoinstruado kiel politika utilo) de 2005, priskribante la tri eblajn solvojn por la eŭropa situacio: a) la monopola, kun "ĉio en la angla"; b) la oligopola, kun tri lingvoj (angla, franca, germana) pli gravaj en relativa multlingvismo; c) la aristopola, kiel ĝin nomis d-ro Silfer."

"Ĉi-lasta signifas la uzon de esperanto kiel pontolingvo, laŭ la propono de EU-parlamentano Dell'Alba en 2004 kaj de la ĝeneva profesoro en 2005. Praktike, same kiel ni kreis komunan inventitan valuton, ni povus akcepti esperanton kiel pontolingvon, facilan kaj ekonomian."

"La prelego estis brila, tre detala ankaŭ pro historiaj kaj lingvaj citaĵoj, kun didaktika prezento kongrua al la preparo kaj al la metodologio propraj al la eksterordinara kaj poliglota profesoro (la kastilia estas nur lia kvara lingvo). La ĉeestintoj esprimas sian dankon kaj sian admiron."


[HeKo 556 8-B, 30 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0580 s s