Esperanta Civito

Fajszi Amika Rondo transformita al fondumo

Fajszi Amika Rondo iĝis fondumo laŭ la Hungara Kodo, ĉapitro IV, artikoloj 74/A-74/F, per verdikto de la Ĉefurba Tribunalo, 10 aprilo 2014.

La membroj de la Fonduma Konsilio (Kurátorium) estas d-ro György Nanovfszky, prezidanto; d-ro Giorgio Silfer kaj s-ino Anna Bartek, membroj. Inter la fondintoj troviĝas la nuna prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, la lasta kunlaborantino de d-ro Fajszi, profesoro de pola universitato, ĉefredaktorino de prestiĝa revuo ktp.

Kun sia jura personeco FAR daŭrigos pli efike sian ĝisnunan aktivecon por alten levi la reputacion de Hungario en la esperanta kulturo.

Okaze de la literatura kafejo de la 15a de majo en la Landa Fremdlingva Biblioteko (Budapeŝto) ni festos la eventon per glaso de amikeco.

[HeKo 557 3-B, 8 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0725 s s 
  Total: 0.0881 s s