Esperanta Civito

Sukcesa testo por la Civitaj institucioj

Duan fojon en sinsekvaj jaroj la Senato de la Esperanta Civito kunvenis en Budapeŝto, sub la prezido de la Konsulo, Marie-France Conde Rey: hodiaŭ en la bela kaj komforta salono de la iama domo de la sindikatoj, apud la Placo de la Herooj.

La ĉi-jara sesio ordigis diversajn punktojn rilate la internan strukturon. La Senato ratifis la anstataŭigon de la forpasinta Vickonsulo, Ljubomir Trifonĉovski, fare de la unua el la neelektitoj en lia kandidatlisto, Marc Hiltbrand, kiel senatano; kaj fare de sen. Giorgio Silfer, kiel membro de la Kapitulo. Ĝi tamen prokrastis al posta sesio la decidon, ĉu la nuna precedento (de anstataŭo fare de la plej voĉdonita kandidato, ĝis la fino de la mandato) fariĝu konstitucia klaŭzo.

Grava precedento estas la kazo Dieter Rooke, pri kiu vickortumano Nanovfszky legis la verdikton de la Kortumo: kulpa pro korupto. Konsekvence ĉiuj senataj grupoj (inkluzive de lia grupo, la Ruĝa, reprezentata de Etel Zavadlav, ĉeestanta en Budapeŝto kiel nova grupestro) voĉdonis por la apliko de la artikolo 6, paragrafo 3 de la Senata Reglamento (deviga demisio). C-anon Rooke anstataŭas la unua el la neelektitoj en la Ruĝa Listo, Didier Apélété Agbolo. La tuta kazo Rooke pruvis la solidecon de la Civitaj institucioj kaj la aŭtonoman interrilaton inter la justica povo (Kortumo) kaj la leĝodona (Parlamento, en sia senata branĉo).

La Senato formaligis la leĝoproponon pri la simboloj, kiu en sia definitiva teksto enhavas nur la normojn pri la uzo de la flago kaj la libervolan saluton inter gecivitanoj. Ratifa baloto perkoresponde okazos ene de tridek tagoj.

Pri Eŭropa Unio (kies Parlamento estos baldaŭ renovigita) estis unuanime aprobita la sekva deklaro: "La Senato esprimas sian aprezon pri la konkludo de la Raporto Grin (2005) kaj invitas la esperantan civitanaron studi kaj diskonigi ĝin".

La venonta senata sesio okazos, laŭ propono de la Konsulo, plej probable en Bulgario.

[HeKo 557 7-C, 16 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0563 s s