Esperanta Civito

Kotdivuara Esperanto-Asocio aliĝis al la Pakto

Plia landa asocio aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito: Kotdivuara Esperanto-Asocio en Abiĵano (Ebura Bordo).

La Asembleo de KEA decidis peti la aliĝon en februaro 2013, kaj la Kortumo, pere de unu el siaj membroj, kontrolis la dokumentojn jam pasintjare, sed la peto estis traktata nur pasintsemajne, ĉar la Forumo prokrastis sian ordinaran sesion.

Inter la membroj de KEA unu havis jam la esperantan civitanecon, kaj ses pliaj petis ĝin: entute sep rajtas ekde nun voĉdoni en tiu afrika lando.

KEA estas la dua landa asocio en Afriko nun en la Pakto: la alia estas en Kamerunio. Tria landa asocio (en Niĝerio) estis eksigita laŭ la art. 5 de la Foruma Reglamento.

Samtempe kun la akcepto de KEA, la Forumo formale konstatis la ĉeson de Teatro Espero Varsovio, post la forpaso de c-ano Jerzy Fornal.

Sinpropono de nova establo en Pollando (en alia urbo ol Varsovio) ne estis traktebla pro manko de kompletaj dokumentoj. Same malkompleta estis la dokumentaro de alia establo, en Kongolando. La novaj paktontoj atendos ĝis la venontjara Foruma sesio, probable en Bulgario.

[HeKo 558 2-C, 19 maj 14]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0732 s s 
  Total: 0.0904 s s