Esperanta Civito

EDE superis 30.000 voĉojn

Kuraĝiga rezulto por la mikropartio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu kandidatis nur en Francio en la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio, 25 majo 2014: unuan fojon ĝi superis 30.000 voĉojn. Inter trideko da partioj, ĝi atingis relative altan pozicion inter la minimumaj (sub unu procento), praktike egala al la Partio de la Piratoj.

La rezultoj de 2009 estis elrevigaj precipe en Germanio, kio kaŭzis secesion kaj profundan krizon en la germana filio. En Francio plej sukcesis la transmara kandidato, atingante kaj eĉ superante foje unu procenton.

Ĉi-jare EDE kreskis ĉie laŭnombre, kun la escepto ĝuste de la transmaraj teritorioj. En procento la rezulto ne estis same bona, sed fine per 0,18% ĝi superis 0,17% de 2009 (kun malpli ol 30.000 voĉoj).

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 559 2-A, 1 jun 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0523 s s