Esperanta Civito

HEA redonas la monkolekton al la donacintoj

La longa diatribo inter s-ro László Szilvási kaj Hungaria Esperanto-Asocio pri pretendata kredito de la unua ĉe la dua jam atingis solvon negativan por Szilvási: laŭ propono de d-ro Gábor Márkus (HEA-komitatano ĉe UEA) HEA neniam pagos la koncernatan sumon.

Tamen pendis ankoraŭ demando pri la monkolekto iniciatita de pacamaj kristanoj (unuavice s-ino Éva Farkas-Tátár kaj d-ro Endre Dudich) por helpi al la eventuala pago de tiu supozata ŝuldo. Pasintmonate la gvida instanco de HEA decidis ke la kolektita mono estos redonita al la donacintoj.

Per tiu lasta decido evidentiĝas ke la landa asocio de UEA (prezidata de c-ano Imre Szabó) rezistis kontraŭ ĉiuj postuloj de s-ro Szilvási.

[HeKo 560 1-A, 14 jun 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0567 s s