Esperanta Civito

Bertil Nilsson en la lasta Literatura Kafejo


Deksesa Literatura Kafejo en Budapeŝto, hieraŭ organizita de Fajszi Amika Rondo sub aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Eminenta gasto la prezidanto mem de la Esperanta PEN, c-ano Bertil Nilsson, edukita en la sveda. Estis prezentitaj pluraj verkoj de li tradukitaj el la sveda literaturo.

La unua verko estas de Harry Martinson, "Aniaro". C-ano Nilsson menciis ne nur la stilon de la svedlingva originala verko, sed li ankaŭ klarigis al la publiko, kiel gardi la originalan stilon de verko dum tradukado. Li laŭtlegis fragmenton el la verko: "...ni per helpo de la poezio travivas la danĝerojn kaj riskojn, kiuj estas ligitaj al la estonteco de la homo. Grandparte ĝi estas pesimisma vizio". Tiun ĉi verkon kune tradukis William Auld kaj Bertil Nilsson, eldonis Eldona Societo Esperanto, Malmö 1979.

La dua prezentita titolo estas el la sama eldonejo: "Orm la Ruĝa" de Frans G. Bengtsson. Interesa libro "pri la stato de la razitoj en Skanio en la epoko de reĝo Harald Bludenta".

Sekvis "La volo de l' Ĉielo" -- Imago pri Ĝingis Hano, de Artur Lundkvist. Tiu verko neniam estis eldonita, restis kiel manuskripto. Nia gasto priskribis, kiel imagis la popolo Ĝingis Hanon.

La mejloŝtono de la prezentitaj estas "Sur la marmorklifoj" de Ernst Junger, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro. Oficiro de Hitler ne volis permesi, ke tiu libro iam ajn aperu, tamen Hitler mem donis la permeson por aperigi ĝin, konsiderante la verkiston naciisto, se ne nazio.

La antaŭlasta verko prezentita de c-ano Nilsson estas "La Frakseno Igdrasilo" (Antikva Dia Historio) de Alf Henrikson kaj Edward Lindahl.

En la kazo de "Mariamne" de Pär Lagerkvist, nia gasto eksplikis, kiel verki libron per kiel eble plej malmulte da vortoj, tamen uzante facile legeblan lingvaĵon. Ĉi tiun verkon eldonis Al-fa-be-to, de Sten Johansson.

La ĉeestantoj demandis kaj diskutis, trinkante teon aŭ kafon, kaj gustumante biskvitojn. La venonta Literatura Kafejo disvolviĝos 20 septembro 2014, kiel kutime ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Gastos c-ino Perla Martinelli, kiu prezentos la unuan jardekon de la revuo "Femina".

[HeKo 560 6-B, 20 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0599 s s