Esperanta Civito

La jubilea UK 2009 okazos en Moskvo?

La fiasko de la kampanjo por savi la esperanto-redakcion de la Pola Radio turniĝis al rankoro kontraŭ la polaj aŭtoritatoj, kaj Pollando entute, kies nunan socion pluraj UEA-aktivuloj taksas antisemita, politike malstabila ktp. La vundo pro la ofendo fare de la polaj aŭtoritatoj, kiuj interalie difinis UEAn "hobia movado", estas tiel profunda ke, post jardekoj da troigita poleco (Zamenhof, la pola kuracisto -- tiel tekstas eĉ lastatempa poemo de c-ano Jan Stanislaw Skorupski), oni malkovras la ligojn inter Rusio kaj Zamenhof, kiu fakte neniam estis polo, sed ruslingva judo.

Tial ekaperis la propono, ke la Zamenhof-jubileo estu festata en Moskvo, urbo kie la Majstro loĝis kiel studento, kaj eĉ forte aktivis kiel cionisto, en 1879-1881. Moskvo sukcese gastigis TEJO-kongreson en 2004, kial ne ankaŭ la UEA-kongreson en 2009? Des pli ke en Ruslando (ĉu cara, ĉu sovetia, ĉu Putina) neniam okazis UK. Eĉ ne mankus la ebleco aranĝi pilgriman karavanon al Bjelostoko, kie omaĝi al la Zamenhof-monumento, bruligi kandelon je la ideo de Monda Esperanto-Centro, eventuale nazfingrumi al la "fiaj polaj aŭtoritatoj"...

Estas ankaŭ objektiva la rimarko, ke la nuna situacio interne al la pola esperanto-komunumo ne aspektas la plej oportuna por organizi Universalan Kongreson.

[HeKo 319 8-A, 30 dec 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0531 s s