Esperanta Civito

La neglektata "unika delegita reto"


Antaŭ dek jaroj la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio registris 1.783 delegitojn. Jardekon pli frue, en 1995, ili estis ankoraŭ pli ol du mil, precize 2.166 adresoj. Nova regularo kondukis al reviziado, kaj en 1996 la nombro tuj falis al 1.830.

La ĵus eldonita jarlibro 2014 listigas nur 1.502 delegitojn. La sinkado estis konstanta dum la antaŭaj jaroj: 1.673 en 2011, 1.632 en 2012, 1.556 en 2013. La nombro de la landoj restas ĉirkaŭ la cento, kio signifus ke la malkresko estas pli individue ol teritorie rimarkebla.

La "unika delegita reto" estis juvelo de UEA en la epoko de Ivo Lapenna, kiam ĝi enhavis trimilon da personoj: praktike, la duonon de la individua membraro. Hodiaŭ, ĝi devus konsisti el ĉirkaŭ 2.500, por respekti tiun proporcion. Eĉ lasante marĝenon al blufoj kaj manko de ĝisdatigoj (ekzemple en Strasburgo 1970 eblis trafi esperantistojn kiuj de jaroj rezignis pri la delegiteco, ne plu membrante en UEA), ŝajnas evidente ke la UEA-anoj ne plu volas esti delegitoj. Tiu fenomeno koncernas precipe Eŭropon: inter la unuaj kvin landoj laŭ nombro da delegitoj situas Brazilo (la unua, kun 158), Japanio (la kvara, 75) kaj Usono (la kvina, 64).

Kial la delegita reto krizas? Unue, ĉar ĝi ne plenumas plu la "konsulan" rolon kiun Hector Hodler asignis al ĝi, kiam li praraŭmisme pensis ke necesas lokaj konsuloj (tiama difino, ne registrita en PIV) por helpi kaj reprezenti surloke la esperantan popolon. Due, ĉar la delegitoj perdis (danke al statuta reformo enkondukita de Humphrey Tonkin) la unusolan privilegion kiun ili havis: elekti la B-Komitatanojn -- ekde la 1980aj la tuta individua membraro balotas. Trie, ĉar oni ne plu kredas en la strukturo de UEA, eĉ se (por ŝpari en la UK-kotizo, por aktivi en TEJO, por iel karieri aŭ alia kaŭzo) oni plu membras en la Asocio.

Kvare, ĉar ĝi ne havas sufiĉe bonajn prizorgantojn. Laŭ la nuna organigramo, pri la delegita reto (same kiel pri ĉiu servo) en lasta analizo devas respondi la ĝenerala direktoro, nome la emeritiĝanta Osmo Buller; kaj kadre de la estraro responsas la ĝenerala sekretario, Martin Schäffer. Ĉi-lasta ankaŭ plej responsas pro la malfruo de la estrara raporto 2013, (rete) legebla nur ekde hieraŭ.

[HeKo 562 2-A, 17 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0596 s s