Kongresa redaktoro de "Heroldo de Esperanto"
La kongresa numero de "Heroldo de Esperanto" pri Mondevideo, Fortalezo kaj precipe Bonaero rezultos el kontribuoj de diversaj gekonatoj.
Fakte la malserioza konduto de c-ano Dieter Rooke okaze de la pasintjara Universala Kongreso havis duoblan koston: unuflanke, la ĝenerala Asembleo de LF-koop eksigis lin de la kooperativo; aliflanke, la redakcio de "Heroldo de Esperanto" ne indikis kongresan redaktoron por 2014.
Sed por 2015 estas nun indikita la kongresa redaktoro: sen. Marie-France Conde Rey estos la korespondanto de HdE en Lillo. Probable ŝi sekvos ankaŭ la kongreson de 2016 (en Lisbono aŭ en Slovakio).
Nur tri personoj estis eksigitaj de LF-koop dum la 34-jara ekzisto de la kooperativo: Mimmo Saggese en 1992, Gian Carlo Fighiera en 1998 kaj Dieter Rooke en 2014. En ĉiu kazo temis pri eksigo pro damaĝo al la entrepreno.
[HeKo 562 3-B, 20 jul 14]