Esperanta Civito

Komunaj studotagoj kun la Okcitana PEN


Komunaj studotagoj de la okcitana kaj esperanta literaturoj okazos ĉe Kultura Centro Esperantista, 6-7 aŭgusto 2014. Inter la gastoj el Okcitanio la prezidanto de la okcitana PEN-centro, Jean-Frédéric Brun; esperanto-verkistoj ĉeestos kaj fizike (gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny) kaj skajpe. La renkonto okazos en la franca lingvo.

Dum la du studotagoj estos diskuto pri la sociologie komunaj trajtoj inter la du literaturoj, specife la okcitana ekde felibrismo, la renaska lingva movado.

Por la okcitanistoj la "fina venko" konsistus en la oficialigo de la okcitana je politika nivelo, ĉar je kultura ili ricevis agnoskon jam en 1903, per la literatura Nobelo al Frédéric Mistral. En la aŭtoro de "Mirejo" kunvivis tri roloj: li estis samtempe la Zamenhofo, la Kaloĉajo kaj la Lapeno de la okcitanismo. La forta ligiteco de la literaturo al lingva movado kreas analogion kun la esperantista, kies komunumo tamen sociologie evoluis pli rapide kaj pli multe ol la okcitanista.

Kiuj dezirus sekvi la diskutojn en Ĉaŭdefono per skajpo, tiuj bonvolu kontakti la kulturcentron, eventuale tra nia redakcio.

[HeKo 563 3-B, 29 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0628 s s