Esperanta Civito

Kongresa numero 2014 de Heroldo


Unuan fojon la kongresa numero de "Heroldo de Esperanto" ne dediĉas prioritate la unuan paĝon al la Universala Kongreso, sed al du aliaj internaciaj kongresoj kiujn la redakcio taksas ĉi-jare pli sukcesintaj, kvante kaj kvalite (laŭ adekvata proporcio).

Temas pri la Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso en Budapeŝto, pri kiu speciale raportas d-ro Ludoviko Molnàr, kaj la Internacia Instruista Konferenco en Montevideo.

La internaj paĝoj de la gazeto abunde prezentas la 99an UKon, apudigante pozitivajn al negativaj raportoj, por ke la legantaro mem formu al si opinion.

La plej ofte aperantan esperanto-gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝin redaktas Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 564 6-B, 21 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0596 s s