Esperanta Civito

Akademianoj kaj Lingvaj Komitatanoj kune en KCE


Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) - 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

Anoncis jam sian partoprenon pluraj (eks)akademianoj de esperanto kaj lingvaj komitatanoj de Esperantio: interalie la nuna prezidanto, prof. d-ro Christer Kiselman, kaj la eksa ĝenerala sekretario, d-ino Perla Martinelli.

Ĉeestos pluraj valoraj esperantologoj. Jam anoncis sian referaĵon
Sabine Fiedler: "Frazeologio kiel pruvo de esprimriĉeco kaj viveco de nia lingvo"
Christer Kiselman: "La lingvoj de Zamenhof 1878-2015: rapida trarigardo de rapida lingva evoluo"
Perla Martinelli: "Kion postuli por esperanta lingvotestado?"
Carlo Minnaja: "Poeto kun popolo: ho animleva scio!"
Giorgio Silfer: "Kio estas lingvo, laŭ diversaj kaj diverĝaj lingvopolitikoj en la nuna Esperantio"

KCE estas klopodanta venigi la reprezentantojn de diversaj tendencoj (raŭmistoj, bonlingvistoj, piĉistoj, ktp) por ke la debato estu kiel eble plej artikita kaj nuancita.

Eblas partopreni sen referaĵo, kiel aktiva aŭskultanto.

Pli da informoj ĉe KCE aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 564 9-B, 31 aŭg 14]

Bernard Pabst komentarias:
Ĉu la fokuso de la kolokvo estu lingva aŭ pri la sociaj aspektoj de esperantismo? Se la temo estos ĉefe lingva, mi malbone komprenas, kion "bonlingvistoj" kontribuu. Bonlingvismo estas unu el la multaj misinterpretoj de Fundamenta kaj Zamenhofa Esperanto kiel antaŭe estis la "Analiza Skolo" aŭ la "metagramatika interpreto" de Makking. Ili ĉiuj baziĝas sur la neglekto de la principoj kaj valordecidoj troveblaj en la Bulonja Deklaracio kaj la Antaŭparolo al la Fundamento.

Se temas pri debatoj pri Fundamenta Esperanto, mi ankaŭ ne facile komprenas, kion povos kontribui sinjoro Kiselman. Li konstante elmontris en publikaj diskutoj, ke li ne sentas sin ligita per la "ideoj", do la principoj kaj valordecidoj de la Antaŭparolo. Pro tio lia opinio pri "ĝusta" Esperanto en la senco de la F-to ne multe pezas.

La Berlinan Komentarion pri la Fundamento de Esperanto vi trovas en
// http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm

Kun intereso mi atendas la programon de la kolokvo. Mi esperas, ke oni sukcesos kunigi interesajn personojn, "bonajn esperantistojn" en la senco de la Antaŭparolo 5.4. La partopreno de plej multaj Akademianoj kaj bonlingvanoj do ne necesas.

La redakcio sugestas
(re)legi la artikolon de d-ino Perla Martinelli en HeKo 313 2-A, 17 oktobro 2006.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0642 s s