"Literatura Foiro": kiu post Carlo Minnaja?
Laŭ sia dekomence esprimita deziro, c-ano prof. Carlo Minnaja ĉefredaktas la revuon "Literatura Foiro" nur por la jarkolekto 2014.
Sincere dankante lin pro la brile plenumita (kaj plenumata) tasko, la eldonejo serĉas novan ĉefredaktoron.
La personoj kiuj taksas sin taŭgaj por tiu ĉi rolo povas sendi jam nun sian kandidatiĝon, kun konciza biografio kaj motivado pri la sinpropono, al:
LF-koop / CP 928 / CH-2301 La Chau x-de-Fonds; rete: <lf-koop ĉe esperantio.net>.
Limdato por la sendo: 30 novembro 2014.
(Kooperativo de Literatura Foiro)
[HeKo 564 3-B, 9 sep 14]