Esperanta Civito

Eŭropa Lingvo-Tago en Budapeŝto


Esperanto ĉefrolis en la programo de la Eŭropa Lingvo-Tago, hodiaŭ ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, per duhora posttagmeza programo organizita kune kun Hungaria Esperanto-Asocio, kaj per ĉeesto en internaj ekspozicioj.

Inter la ĉefaj gastoj estis du membroj de la fonduma konsilio de Fajszi Amika Rondo. D-ro György Nanovfszky koncize prelegis pri "Historio de internaciaj rilatoj", kun aparta atento pri la lingvaj aspektoj. Anjo Amika prezentis tri kantojn en nia lingvo, sed el diversaj kulturoj de Eŭropo.

La ĉambrokoruso Fenikso prezentis la esperantan kaj la eŭropan himnon: ĉi-lastan en la esperanta versio. En la programo ankaŭ deklamado de "Ĉardo ĉe la vilaĝfino", fare de aktorino Mária Eszes.

La aranĝon adiaŭe ĉeestis d-ino Ibolya Mender, la bibliotekestrino, kiu pensiiĝas ĉi-monate. Gratulinde ŝi subtenis la ĉeeston de nia lingvo, ankaŭ per la kvalifikigo de la koncerna referantino, dum sia mandato.

[HeKo 565 6-B, 26 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0618 s s