Esperanta Civito

La memorando kiel la fratina programo

Antaŭ dudeko da jaroj la fratino de Umberto Bossi kandidatiĝis al la posteno de urbestro de Milano. La sinjorino, rimarkebla pro sia pezo multe pli anatomia ol politika (maksimuma en la unua, muŝa en la dua; kompense, eĉ ne pluma kulture...), konfliktis kaj kun la unua respubliko itala kaj kun la partio de la frato, kiu eksigis ŝin kaj ŝian edzon. Kiam oni intervjuis ŝin pri ŝia "alternativa" programo, ŝi kutimis legi la jenon: "Mia programo estas vorkoj, sanitaraj servoj, civitaj lernejoj, financoj ktp". Fakte ŝi nur legis la liston de la skabenejoj, kredante ke tio estas la programo.

La svisa licenciulo Andreas Künzli ŝajnas la esperantista klonaĵo de tiu sinjorino, post la aperigo de sia "memorando por nova esperanto-movado". Same kiel s-ino Brivio (jen ŝia nomo), li komencas per lavango da insultoj kontraŭ la reganta klaso. Same kiel ŝi, li ne distingas inter majoritato kaj opozicio, inter unu societo kaj alia, inter unu partio kaj alia: ja ĉiuj estas por li kretenoj, same kiel por ŝi ĉiuj estis ŝtelistoj.

La historiografia kaj sociologia simpligoj de Künzli perfekte harmonias kun la simpleco de lia programo kiu, same kiel tiu de s-ino Brivio, estas nur taskolisto, certe ne programo: "a) Krea intelekta kaj verka potencialo de la lingvo Esperanto sur pli alta nivelo; b) internaciaj kaj naciaj lingvaj demandoj kaj debatoj;" kaj tiel plu. Tamen, same kiel la fratino, li sincere opinias ke li formulis tutan programon, inkluzive de la financaj klaŭzoj!

S-ino Brivio kandidatis en la plena marasmo pro koruptoprocesoj kontraŭ politikistoj. Kiuj gardis sian inteligenton, tiuj distancis kaj de ili kaj de ŝi. Eĉ gardante humuron: "La nuna Milano meritus finan baloton por urbestro inter s-ino Brivio kaj la kandidato de la Pensiula Partio" (reale ekzistanta), komentis sagaca milanano. La similon iu povus diri: "La nuna UEA meritus finan baloton por prezidanto inter Andy Künzli kaj Jorge Camacho".

[HeKo 566 3-A, 2 okt 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0858 s s