Esperanta Civito

Kvalita renkonto pri tradukarto en Malago


La esperanta literaturo pli kaj pli altiras la intereson de la gekolegoj en aliaj PEN-centroj: efektive la solaj intensiĝantaj kontaktoj inter niaj kaj aliaj literaturistoj okazas danke al la Esperanta PEN, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998. Plia etapo en tiu ĉi rilatado estis la konferenco pri tradukarto hodiaŭ okazinta en Malago, koincide kun la oficiala livero de la unua librostoko al la munivipa biblioteko de Pedregalejo, najbara al la naturamika Esperanto-Domo.

Josep M. Terricabras, prezidinto de la Lingvorajta kaj Tradukarta PEN-Komitato, ĵus elektita EU-parlamentano (aliĝinta al la Verda grupo), brile enkondukis la tagon per ĝenerala teorio pri tradukarto. Al tio eĥis la analizo de Giorgio Silfer pri la kvar modeloj de literatura traduko en esperanto.

Jean-Frédéric Brun, prezidanto de la Okcitana PEN, skizis la situacion de la traduka ĝenro en kaj el la lingvo d'Oc. Kompare kun la nia, en la okcitana gravas la konstanta konfrontiĝo kun la franca, ambaŭdirekte. En la debato, sen. Silfer rimarkigis la paradokson de la religia influo ĉe la okcitana: kutime, la reformacio enkondukis naciajn tradukojn de la Biblio, kio favoris la disvolviĝon de minoritataj etnolingvoj -- ekzemple la romanĉa fortiĝis danke al la protestantismo, dum la katolika populacio en Grizono, fidela al la imperiestro, germaniĝis; male, la protestantismo en Okcitanio kontribuis al la francigo.

Posttagmeze prelegis gec-anoj Perla Martinelli kaj Bertil Nilsson. D-ino Martinelli pritraktis la tradukon de "Dekamerono", mag. Nilsson tiun de "Aniaro". La konferencon prezidis Marie-France Conde Rey, konsulo de la Esperanta Civito.

Niaj verkistoj estas nun invititaj al respektivaj aranĝoj en Katalunio kaj Okcitanio, por prezenti al katalunistoj kaj okcitanistoj nian originalan literaturon.

Por la realigo de la evento en Malago organize helpis Esperanta Naturamikaro, ankaŭ aliĝinta al la Pakto.

[HeKo 566 9-B, 11 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0577 s s