Esperanta Civito

Dujara festo en Andaluzio


Celebre pri la dua datreveno de la inaŭguro de la Esperanto-Domo, Esperanta Naturamikaro organizis promenadon hieraŭ, kadre de sia progamo pri urba padismo.

Tre sukcesa estis la vespera prezento de "El fantasma de la enamorada", fare de Teatro del Lazzi, en la aŭlo de la apuda liceo, ĉiam kadre de la datrevena festo. La enscenigo okazis en la hispana, por ne esperantista multnombra kaj juna publiko, sed por eksterlandaj gastoj c-ano Giorgio Silfer koncize klarigis la komedion kaj la originon de la ensemblo.

"Sidante en fotelo de la unua vico, mi povis de proksime ĝui la talenton kaj spritemon de la junaj geaktoroj. Por mi tio estis unika sperto, ĉar ĝis nun mi ne spektis komedion de l' arto"  diras sen. Julio Herrero, vickonsulo pri informado. "Plej impresis min la kapablo enmeti aktualaĵojn en antikvan kanvason".

La enscenigon spektis interalie la Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey. "Se realiĝos la projekto de artkomedio en esperanto, prezentota fine de julio en Lillo, mi jam bedaŭras ke dum tiu semajno mi troviĝos en Brazilo pro la nupto de mia nevo."

Giorgio Silfer estas laboranta super la kanvaso de "La verda Arlekeno", kun la espero prezenti ĝin en aŭgusto 2015, fare de tiu sama trupo.

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 567 1-B, 13 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0675 s s 
  Total: 0.0812 s s