Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenis kvorume en Andaluzio


La Kapitulo kunvenis hieraŭ ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, sub la prezido de la Konsulo, Marie-France Conde Rey, en ĉeesto de kvin el la sep membroj, kiuj unuope raportis pri sia lastatempa aktiveco.

En la tagordero pri la rilatoj kun eksteraj subjektoj, la Konsulo raportis pri la situacio de la Kabinda Respubliko kaj la unua Vickonsulo pri kontaktoj kun eŭropaj internaciaj organizoj. La kreskanta publikrilata laboro kondukas al la kreo de novaj legacioj, specife en Skandinavio kaj en Bruselo: la Kapitulo aprobis la proponitajn kontaktojn kaj deziras ke ili fariĝu kontraktoj. Pri tio parte okupiĝas fondumo Pro Esperanto, kiel regio de nemoveblaĵoj. La ŝancoj de la fondumo ricevi donacojn kaj legacojn estis ankaŭ en la fokuso.

Estas preparata la direktivopropono pri la sciencaj institutoj. La Civito strebas sendi delegacion al la venontjara Monda Socia Forumo.

La Konsulo orientiĝas al kunvoko de parlamenta sesio komence de junio en Bulgario. Tiurilataj kontaktoj estos baldaŭ starigitaj.

[HeKo 567 2-C, 14 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0588 s s