Esperanta Civito

Parlamento: Senato kaj Forumo

La Parlamento de la Esperanta Civito konsistas el du branĉoj: Senato kaj Forumo.

Senato de la Esperanta Civito (2007-2011)

GrupoSenatano
Verda Giorgio Silfer, Konsulo - ĉefa eduklingvo: itala
Verda Marie-France Conde Rey, Vickonsulo  - franca
Verda Judit Felszeghy - hungara
Verda Giulia Gagliardi - itala
Verda Anatolo Gonĉarov - rusa
Verda Elena Grisafi Favre - itala
Verda Jarl Hammarberg - sveda
Verda Julio Herrero - kastilia
Verda Ivaniĉka Maĝarova - bulgara
Verda Perla Martinelli - itala
Verda Chamberline Nguefack Zedong - franca
Verda Bertil Nilsson - sveda
Verda Benoît Philippe - franca/germana
Verda

Marco Picasso - itala (ekde 25 julio 2008: Agneta Emanuelsson, sveda)

Verda Ljubomir Trifonĉovski - bulgara
Verda Walter Zelazny - pola
   
Blanka Nelly Holevitch - bulgara
Blanka Anna Bartek - hungara
   
Ruĝa Dieter Rooke - germana

 

Reglamento de la elektoj por la Senato / Lex Suffragatoria

Art. 1: Normaj referencoj

La elektoj okazas laŭ la artikoloj 16, 17 kaj 32 de la Konstitucia Ĉarto, kaj artikoloj 1 kaj 2 de la Senata Reglamento, laŭ kiuj rajtas voĉdoni nur la registritaj Civitanoj.

Art. 2: Kandidatlistoj

  1. La limdato por liveri la kandidatlistojn estas la naŭdeka tago antaŭ la balota tago, noktomeze. La adreso al kiu liveri la kandidatlistojn estas CP 28, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, eventuale ankaŭ la aktuala retadreso de la Pakto por la Esperanta Civito.
  2. Kontrolinte ke ĉiuj kandidatoj plenumas la postulojn de la Konstitucio, la Vickonsulo pri internaj aferoj preparas la balotilojn surbaze de la ricevitaj listoj.

Art. 3: Balotiloj

  1. La balotiloj estas dissendataj kvardek kvin tagojn antaŭ la balota tago, zorge de la Vickonsulo pri internaj aferoj, al ĉiuj voĉrajtaj Civitanoj.
  2. En la balotilo estas presitaj la simboloj, sloganoj kaj kandidatnomoj de ĉiuj listoj, kun apuda kvadrateto por hokado aŭ krucado.
  3. La numeroj 1 kaj 2 en ĉiu listo estas la kandidatoj al la postenoj de Konsulo kaj Vickonsulo; la ceteraj maksimume dek sep familiaj nomoj (majuskle presitaj) estas en alfabeta ordo.

Art. 4: Preferoj

  1. La elektanto indikas ĝis maksimume kvin kandidatojn en unu listo, inkluzive de la numeroj 1 kaj 2. Ne eblas voĉdoni samtempe por kandidatoj de aliaj listoj (panachage).
  2. La elektanto rajtas voĉdoni nur por la preferata listo, indikante neniun kandidaton: tiam necesas skribi krucon sur la simbolo. Voĉdono nur por la listo signifas aŭtomatan preferon por la kandidatoj 1 kaj 2 en tiu listo.
  3. Estas elektitaj la kandidatoj kiuj ricevas pli da voĉoj, sed la numeroj 1 kaj 2 de la gajninta listo estas ĉiukaze elektitaj (Konsulo kaj Vickonsulo).

Art. 5: Balotejoj

  1. La Konsulo indikas per dekreto, almenaŭ naŭdek tagojn antaŭ la balota tago, la respondeculojn (establojn aŭ personojn) kaj la adresojn de la balotejoj, laŭ la geografia distribuo de la Civitanoj.
  2. En la supraj lokoj estos urno, klare videbla de la publiko, kie la rajtigita ricevinto de la balotiloj enmetas la balotilojn ricevitajn poŝte kaj la voĉrajtaj ĉeestantoj povas mem enmeti la propran balotilon.

Art. 6: Rezulto

  1. La tagon post la balota la responsuloj de la surloka balotkontrolo komunikas al Ĉaŭdefono la rezultojn de la respektivaj balotejoj. El la adicio de la rezultoj en ĉiuj balotejoj venos la ĝenerala rezulto.
  2. Ene de kvardek ok horoj post la okazigo de la balotoj, la responsuloj de la balotejoj sendas la balotilojn kaj balotprotokolojn, per registrita poŝto, al Ĉaŭdefono, je la atento de la Kortumo, kiu formaligas la provizoran rezulton.

Leĝo aprobita en Loklo (Svislando) la 10an de aŭgusto 2004.

Esperanta Civito