Esperanta Civito

Hungaraj festas, Szilvási protestas

La novembra literatura kafejo en Budapeŝto estis dediĉita al c-ano István Nemere, prezidinto de Esperanta PEN-Centro, okaze de la sepdeka datreveno de lia naskiĝo. Al la kultura evento morale aliĝis Hungaria Esperanto-Asocio, kiu omaĝis al la poliglota verkisto interalie per agrabla donaco.

Tio tamen ĝenis s-ron László Szilvási, kiu publike dissendis ĉikanan mesaĝon al la HEA-membraro: "Kiel membro, mi forte miras, ke la estraro de HEA faris tian festenegon, ja István Nemere ne estas membro de la organizo -- respektive li estas membro de ne ĉi tiu organizo".

Al s-ro Szilvási ("persona non grata" ĉe la Esperanta Civito) respondis, same publike, la unua vicprezidanto de HEA, s-ro János Nagy:

"István Nemere per siaj esperantlingvaj verkoj ĉiam multe helpis al la movado kaj al Hungaria Esperanto-Asocio. Iam ajn li helpeme estis je dispono dum kongreso, dediĉante sin dum la librovendado de HEA, kaj eĉ se li ne estas membro, per siaj verkoj, li estas organika estaĵo. Generacioj kreskis dum la periodo de la plej konata hungara kaj esperantista verkisto István Nemere, pro tio, kion vi nomas "festenego", tio estas ne alia, distingita respekto al la verkisto. La Asocio estimas kaj taksas, ke tiel mondfaman verkiston oni povis omaĝi en nia rondo. Mi bedaŭras, ke nenian pozitivan flankon vi vidas en ĉi tiu afero kaj mi ne deziras plu diskuti."

[HeKo 568 7-B, 29 nov 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0567 s s