Esperanta Civito

TEJO organizas rundon kontraŭ seksa molestado

Dum la baldaŭa Junulara E-Semajno en Orienta Germanio la seksaj molestantoj ne havos facilan vivon. La organizantoj starigas la unuan "kontraŭdiskriminacian teamon". Laŭ ilia klarigo en Egalecen, la teamo "konsistos de volontuloj adreseblaj kaze de seksĝenado, perforto aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo."

Sed kio okazos al la seksaj molestantoj? La respondo, en slango iel simila al esperanto: "Ni provos solvi la konfliktojn en la rolo de eksteraj interuloj, kiuj povas atentigi la ofendantulon pri ria agado, forigi malkomprenojn kaj subteni la viktimon en diskuto kaj kun la emocia prilaborado de la okazo."

El TEJO-aranĝoj oni scias pri kazoj de samseksema molestado. La plej skandala imputis eksredaktoron de la revuo "Kontakto", samtempe dungiton en la Centra Oficejo en Roterdamo. Interna enketo senkulpigis lin, sed ĝis nun la estraro de UEA ne definitive fermis la kazon. Intertempe, la denuncintino (ĉar la knaboj mem ne denuncis) kabeis.

Estos interese vidi, ĉu eventuala konstato fare de la "kontraŭdiskriminacia teamo" estos omlete turnita al homofobio, kiel okazis kontraŭ afrikaj aktivuloj.

[HeKo 569 3-A, 8 dec 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0565 s s