Esperanta Civito

LF fermis sian 45an jarkolekton


Estas dediĉita al "La magia monto" de Thomas Mann la kovrilo de la numero 272, per kiu finiĝas la 45a jarkolekto de "Literatura Foiro", ĉefredaktita de Carlo Minnaja. La fragmentojn pri esperantistoj, en la romano, tradukis Giorgio Silfer, kiu ankaŭ eseas pri la verko.

Alia Nobel-laŭreato, la ĉi-jara, nome la franca Patrick Modiano, ricevas patrujfieran artikolon de Marie-France Conde Rey, kiu aŭtoras ankaŭ la poezian uverturon. Kontraste, la tro sincera konfeso de franca ministrino stimulis Vinkon Oŝlak al humuraj konsideroj pri la evoluo de la koncepto pri kulturo ekde la tempo de Cicerono ĝis la nuna, kiu povus konturĝi kiel ŝtata religio, kun sia ĉefpastro. 

Longa recenza eseo de Francisko Degoul traktas la libron de Walter Zelazny pri la pensaro de L. L. Zamenhof, universitatnivelan sciencan tekston kiu aŭtoritate lokas sin inter la plej profundajn verkojn pri la Majstro.

De la daŭre verkema 84-jara Baldur Ragnarsson, unu el la du kandidatoj al Nobel-premio reprezente de nia literaturo, aperas revucentre tute freŝe verkitaj poeziaĵoj. Kaj nia prozo ĉeestas per vere originala rakonto: tra Kristnaska etoso ĝi memorigas la kortuŝan rolon de nia lingvo dum milita epizodo de antaŭ cent jaroj; preskaŭ antaŭsente ĝin verkis franco Claudio Colas, kiu tre baldaŭ poste mortos, tridek-jara, en batalo ĉe la Marno.

El la albana literaturo elmetas la kapon fragmento el "La perdinto", ĉefa romano de Fatos Kongoli, premiere perata al ni de Tomasz Chmielik. La kutima rubriko “En vitrino” ĉi-numere aparte abundas: krom konataj nomoj, ĝi markas la alvenon de por LF novaj recenzantinoj: Anna Löwenstein kaj Sara Spanò. La kontribuon pri la sepa arto kiel kutime mastras Giorgio Silfer, pri la unua kurda fikcia filmo: "Nia dolĉa piprolando".

LF 272 omaĝas al du grandaj homoj: Ivo Lapenna kaj Helmar Frank. Pri la unua ne necesas paroli, li vervigis Esperantion dum pli ol duonjarcento agante en ĉiuj kampoj (ankaŭ en LF). Pri la multaj iniciatoj kaj la, bedaŭrinde nur partaj, atingoj de prof. Frank, mortinta en la pasintjara decembro, detale rakontas du el liaj plej fruaj kaj intimaj kunlaborintoj.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 569 7-B, 18 dec 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0730 s s 
  Total: 0.0895 s s