Esperanta Civito

Afriko perdis sian "blankan patron"

La afrika Esperantio perdis sian "blankan patron": hodiaŭ en Amsterdamo subite mortis Hans Bakker (1937[1953]-2015). Laŭ lasta mesaĝo al afrikano, li informis ke "pro malsaneto kaj malforto, ni ne povis renkontiĝi". Ankoraŭ ĉi-semajne alvenis mesaĝo de Bakker, ke "li provizore ne respondos al poŝtajoj".

"La tuta Afriko, al kiu li dediĉis plejparton de sia vivo, ne forgesos lin, kaj ni la disĉiploj daŭre subtenos liajn revojn por Esperanto en Afriko" deklaris c-ano Prince Henry el Niĝerio. Krom la afrika agado en 1981-2001, s-ro Bakker meritas esti memorata kiel grava aktivulo de TEJO, precipe por la eksteraj rilatoj.

Lia ĉefa kunlaborantino por la afrika agado, c-ino Nelly Holevitch, jam forpasis en 2011. Ŝi speciale helpis lin por la realigo de la projekto de Institut Zamenhof en Togolando.

[HeKo 570 5-B, 21 jan 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0601 s s