Esperanta Civito

Regio tre aktiva jarkomence

Aktiva domflegado en ĉiuj nemoveblaĵoj prizorgataj de fondumo Pro Esperanto kiel regio, en Hispanio kaj Svislando, dum januaro-februaro 2015.

En la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio estis modifita la teretaĝo, per la konstruo de nova, malgranda fenestro, la kompleta refarbado, la instalo de specifa radiatoro kontraŭ humideco kaj la ŝanĝo de la lustra sistemo. Entute la teretaĝa salono estas nun multe plu luma kaj taŭga por komuna aktiveco de Esperanta Naturamikaro kaj aliaj societoj. Post la renoviga interveno, plenumita de regia kunlaboranto el Rumanio, la ENa-anoj kaj aliaj geamikoj aranĝis festeton 7 februaro 2015.

En Ĉaŭdefono la regio okupiĝis kaj pri la Esperanto-Domo (proprieto de KCE) kaj pri la Elfonesto (proprieto de LF-koop). En la unua estis renovigita la teretaĝa tualetejo inter la Komitata ĉambro kaj la klasejo; kaj estis instalita lavabo, kun fluanta akvo, ŝranketo kaj spegulo, en la tualetejo de la Palumbejo. Pliaj intervenoj, precipe rilate farbadon de diversaj ĉambroj, okazos ankoraŭ printempe aŭ komence de la somero. La Elfonesto mem ricevis tutan refarbadon, unuafoje post ĝia aĉeto (2008). En ambaŭ nemoveblaĵoj ĉaŭdefonaj la renovigojn plenumis regia kunlaboranto el Pollando.

En ĉiuj lokoj la renovigon kunordigis kaj supervidis la nuna prokuristo de FPEF, sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 572 1-C, 7 mar 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0553 s s