Esperanta Civito

"Femina" en la festivalo de femina kino


La revuo de Feminisma Esperanta Movado ricevis la akreditivon ĉe la gazetara servo de la Internacia Festivalo de Femina Kino, apud Parizo 13-22 marto 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Ĝia korespondanto estas sen. Marie-France Conde Rey, komitatano de FEM.

La ĉi-jara festivalo estas pli "verda" ol kutime, ĉar grandparte dediĉita al mediprotektado. Daŭreblo, spaco, mono, solidareco situos en la fokuso de filmoj, debatoj kaj eventoj. Honore gastos Béatrice Dalle, kun la ŝanco (ree) spekti ŝiajn filmojn.

La verkoj venas el la tuta mondo, inkluzive de Irano, Pakistano kaj Etiopio. Inter la dokumentofilmoj eblos malkovri la arton de kelkaj reĝisorinoj en la kategorio "Perturboj".

La revuo "Femina" dediĉos kvar paĝojn da recenzoj por la esperantlingva publiko.

[HeKo 572 4-B, 14 mar 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0552 s s