Esperanta Civito

Eksperimenta instruado de esperanto en Malago


C-anoj Giorgio Silfer kaj Antonio Vázquez ĵus havis oficialan rendevuon kun la ĝenerala direktoro de la skabenejo pri sociaj rajtoj ĉe la magistrato de Malago, s-ino Ruth Sarabia García. La celo de la kunsido estis la prezento de la ideo pri eksperimenta projekto de esperanto-instruado por fortigi la lingvan kompetenton ĉe senlaboruloj.

La ne scipovo de fremdaj lingvoj handikapas la personojn kiuj serĉas laboron, precipe en urbo kun alta turisma aktiveco kaj ĉe pli junaj kiuj volus sperti okupon eksterlande. La ideo de la projekto fontas el la fakto ke planlingvo estis jam uzata por fortigi la konon pri internacia leksiko: ekzemple Interlingua en svedaj lernejoj -- kio kaŭzis la eldonon de rimarkinde moderna lernolibro. En la kazo de esperanto ne temus specife pri la leksiko, sed pri la alproprigo de strukturo utila por interkultura kaj interlingva kompetento.

La gastigantino aŭskultis la prezenton kun kreskanta intereso, donante diversajn konsilojn: interalie, la projekto estu liverita de asocio registrita ĉe la urbodomo kiel loke aktivanta -- ĉi-kaze temus pri Esperanta Naturamikaro. La preparata projekto, kun la aneksa buĝeto, pretos post kelkaj semajnoj.

[HeKo 573 9-B, 30 apr 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0614 s s