Esperanta Civito

La Konsulo kunvokis la unuan parlamentan sesion


La eliranta Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, oficiale kunvokis la unuan parlamentan sesion de la nova mandato 2007-2011, per kiu li transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la ĉefkandidato de la Verda Listo, gajninta en la baloto por la Senato, c-ano Giorgio Silfer.

La Forumo estas kunvokita por la 19a de marto, la Senato por la 20a, do ene de la 95 tagoj post la elektoj, laŭ la normoj. La foruma sesio estos certagrade pli grava ol la senata, pro la temoj en la tagordo: ĉi-foje la Senato plejparte plenumos devigajn instituciajn taskojn.

Laŭ la Reglamento, en la ĵus elektita Senato eblas tri grupoj: ruĝa (unu membro), blanka (du membroj), verda (dek ses membroj). La tri grupestroj respektive estos sen. Dieter Rooke, sen. Nelly Holevitch kaj sen. Walter Zelazny. Ĉi-lastan formale elektos la asembleo de la Verda grupo, tuj antaŭ la inaŭgura sesio de la Parlamento.

La paktintaj establoj havas tempon ĝis la 18a de aprilo por elekti novajn delegitojn al la Forumo. Alimaniere restos la samaj kiel nun. En kvar kazoj tamen, pro kumulo, la forumanoj devos rezigni pri sia ĝisnuna ofico por eniri la Senaton. Temas pri delegitoj de AEU, ASSI, LF, STELO.

[HeKo 321 2-C, 17 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0576 s s