Esperanta Civito

Pri teatro la junia literatura kafejo

Estis dediĉita al la originala teatro en esperanto la hieraŭa literatura kafejo en Budapeŝto, kie gastis sen. Giorgio Silfer, kunaŭtoro de "Historio de la esperanta literaturo". Li specife prezentis ĝiajn kvin ĉapitrojn pri teatro, kun aparta atento al la rolo de hungaraj verkistoj.

Julio Baghy estas ofte menciita kiel poeto-frato de Kolomano Kalocsay, sed oni ne sufiĉe atentas ke lia famo de aktoro, dramaturgo kaj reĝisoro eĉ pli forte ligiĝas al la nomo de Mikaelo Sárossy, certe pli intima amiko por li ol estis Kalocsay.

Stimulite, preskaŭ provokite de prof. Silfer, kelkaj ĉeestantoj prezentis personajn rememorojn pri la du teatristoj. Malkovriĝis la efektiva enscenigo de almenaŭ partoj el "Sonĝe sub pomarbo", kie rolis c-ano György Nanovfszky, kaj la muzikigo de Ady-poemoj fare de Sarossy. Kie nun estas tiuj tradukoj kaj la respektivaj partituroj?

La literaturan kafejon organizis Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Teknologie helpis Landa Fremdlingva Biblioteko kaj organize prizorgis sen. Anna Bartek kaj c-ino Klára Szabó.

[HeKo 575 8-B, 19 jun 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0584 s s