Esperanta Civito

James Joyce gasto de "Literatura Foiro" 275

La junia numero (275) de "Literatura Foiro" daŭrigas sian esploron pri la ĉeesto de nia lingvo en neesperantaj verkistoj, ĉi-foje dediĉante atenton al James Joyce, ekde la kovropaĝo. Per "La facila planlingvo en la plej malfacila romano" c-ano Giorgio Silfer eseas pri "Finnegans Wake"; li atentigas ke "Esperanto eniras la grandan kaldronon kiel unu el la multaj idiomoj, pli-malpli fuŝe utilaj al la eksperimenta efiko de la verko. Ankaŭ Volapuko trovas sian lokon en la romano, eĉ pli trafe ol nia lingvo."

Prof. Silfer aldonas elzeviron pri Robert Musil kaj James Joyce: "Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?". La du aŭtoroj efektive renkontiĝis unu fojon en Zuriko: "la unua kiel devige rifuĝinta pro la edzina judeco, la dua kiel anglalingva memelektita diasporano". El ilia interparolo (pri tute banala temo) fontas promeno tra iliaj vivoj, kun komparo pri iliaj rilatoj al siaj lingvoj, edzinoj, financaj statoj, amikoj, vestaĵoj...

La numero uverturas per tri ĵusaj versaĵoj de Baldur Ragnarsson, al kiuj kontraŭkante lirikas Nicolino Rossi el sia "Oldula notlibro". Originala prozo aperas per krokizo de Massimo Acciai, rakonto de Julian Modest kaj alia de Giorgio Silfer, kiu iel resendas nin al James Joyce, per sia triesta aromo: "Frinemorfozo".

Carlo Minnaja sin demandas pri la literatura Nobelo kaj proponas novan nomon el Esperantio. Vinko Oŝlak reagas per esperantologia eseo al la strategio proponita de Stefan MacGill en artikolo sur la UEA-organo. Zlatoje Martinov proponas sian prelegon dum la lingva KCE-kolokvo 2015: "Reala lingvo en reala kaj virtuala komunumo".

Krom Joyce, mondliteraturo ĉeestas per Jorge Luis Borges (eseo de Armando Zecchin), malta aŭtoro (tradukita de Carmel Mallia), la Sicilio de Salvatore Di Benedetto (tradukis Nicolino Rossi).

Aliaj artoj trovas kinorecenzon de Giorgio Silfer: "Italio malkovris sian Iñárritu", kaj muzikorecenzon de Zlatoje Martinov pri la arto de Kaja Farszky.

Kristanismo aperas en la recenzo de Carlo Minnaja pri "Heroo de amo" de Karel Kraft kaj per historiografia studo de Leif Nordenstorm pri Otto Zeidlitz, forgesita pioniro.

La dumonata revuo "Literatura Foiro" estas ĉefredaktata de c-ano Zlatoje Martinov, kun la asisto de c-ino Perla Martinelli. Ĝi aperas jam la 46an jaron sinsekve. Organo de LF-koop kaj de Esperanta PEN-Centro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 576 8-B, 16 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0577 s s