Esperanta Civito

Libera Folio: strategia UEA-laborplano fiaskis

Detale kritika analizo de la skandalgazeto "Libera Folio" terure draŝas la UEA-gvidantaron, sojle de la Universala Kongreso en Lillo. La analizo baziĝas sur la strategia laborplano de tiu Asocio, kiun laŭ LibFol "UEA forgesis". Efektive estas malfacile kontesti la objektivecon de la kritikoj, en stilo nekutime sobra por la plumo de Kalle Kniivilä. Jen lia senapelacia konkludo:

"La Estrara Raporto estas fiere titolita “Konkretaj paŝoj al renovigo”, sed malmulta renovigo videblas. Eventualaj ŝanĝoj estas nur malprogreso: la estraro ne sukcesis eĉ ĝustatempe liveri la komitatan protokolon, kiu fine haveblis en marto 2015, anstataŭ la fino de septembro 2014." La artikolo ŝajnus publikigita en la "Heroldo" de la Sikorska tempo, la plej negativa kontraŭ Roterdamo, precipe en la kritikoj de Gian Carlo Fighiera (kiu, post nur sesmonata estraraneco, "naŭzite demisiis", laŭ propra aserto).

Kiu inspiris la prajmon de ĉi tiu horloĝa bombo, por akurata eksplodo je la inaŭguro de la centa Universala Kongreso? Kiu interna opozicio profitos el ĉi tiu pilorio kontraŭ prezidanto Mark Fettes kaj lia stabo? Eble en UK iu trovos la respondojn.

[HeKo 577 2-A, 25 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0584 s s