Esperanta Civito

Kortumo de la Esperanta Civito

La Kortumo estas la arbitracia instanco, kreita de la Pakto la 10an de augusto 1998. Temas do pri la plej antikva el la Civitaj instancoj: ekzemple, la unua Parlamento kaj unua Konsulo ekestis Zamenhof-Tage 2001, kaj la unua Kapitulo la 26an de februaro 2002. Oni rajtas diri ke, en la juna demokratio de Esperantio, la justica povo originis iom antaŭ la leĝodona, kiu mem originis iomete antaŭ la ekzekutiva. Sed fakte dum la unuaj jaroj la Kortumo ne plenumis justican povon: ĝia tasko estis interveni kiel paciganto okaze de konfliktoj inter la paktintaj establoj (fakte neniam: bonŝance ne okazis konfliktoj) kaj doni aŭtentan interpreton pri diversaj demandoj rilate al la Pakto kaj al la Konstitucio. Krome la Kortumo funkciis (kaj plu funkcios) kiel notario por la Senataj kandidatlistoj.

Laŭ la skemo funkcianta ekde la Deka de Augusto, la Kortumon elektas la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj. Tial ke la Forumo fariĝis en 2001 unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento, oni povas diri ke nur duono de la Parlamento elektas la Kortumon. Tiel ĝi restas tute sendependa de la aliaj du povoj.

Estas rimarkinde, ke la Kortumo decidas pri la akcepto de eksiĝo el la Pakto, kaj nur la Kortumo decidas pri eksigo. Male, la akcepto de nova paktinto apartenas al la Forumo. Inter la diversaj mensogoj disvastigitaj kontraŭ la Esperanta Civito estis ĝuste tiu, ke ne eblas eliri de la Pakto.

Eliri eblas, sed laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo. Tial estas prava la rimarko : en la Civito estas du pordoj – tra unu vi rajtas nur eniri, tra la alia nur eliri.

Krom arbitracii kaj aŭtente interpreti normojn, la Kortumo estas vokita al grava tasko : prepari la Civitan Kodon, bazante sin sur la svisa. Tiucele la kortumanoj jam komencis labori, por ke la projekto (konsistanta el kolekto de la normoj kiuj diverĝus de la svisa, pro la specifaj bezonoj de la Esperantlingva komunumo) estu preta cele al kompleta jura framo, aprobenda de la Senato.

Aktisto ĉe la Kortumo estis c-ano Jean-Sacha Barikumutima.

MandatoKortumano
membro Giuseppe Campolo - ĉefa eduklingvo itala
membro Stanley Keable - angla
membro Tiziana Rogora - itala
vicmembro Andrés Martín - kastilia
vicmembro Moresson Feïdangaï - franca

De 1998 ĝis 2006 Giorgio Silfer estis kortumano.
De 2006 ĝis 2012 Margarita Nájera estis kortumanino.
De 2006 ĝis 2012 Zofia Banet-Fornalowa estis vickortumanino.
De 2004 ĝis 2014 Kep Enderby estis kortumano.
De 2006 ĝis 2018 Bertil Nilsson estis (vic)kortumano.
De 2016 ĝis 2020 Hilary Chapman estis (vic)kortumano.

Direktivo Amstad
(pri la financoj de la Kortumo)


1. Funkcioj
1.1. La Kortumo de la Esperanta Civito (poste: Kortumo) oficas sen pago kiel
1.1.1. aŭtenta interpretanto de la Civita normaro,
1.1.2. komisiono redaktanta la Civitan kodon,
1.1.3. enketa komisiono laŭ peto de la ekzekutiva aŭ leĝodona povo.
1.2. La Kortumo oficas kun pago kiel
1.2.1. arbitracia instanco inter paktintaj establoj, individuaj gecivitanoj kaj ceteraj subjektoj pri kies arbitracio ĝi estas kompetenta,
1.2.2. verdikta instanco pri eliro el la Pakto kaj rezigno pri la esperanta civitaneco.

2. Arbitracio
2.1. En unua grado arbitracio inter paktintoj kostas dek spesojn.
2.1.1. La pagon de dek spesoj la koncernataj paktintoj dividas inter si en egalaj partoj, por la Kortuma konto ĉe la Civita banko.
2.1.2. La gajninto de la arbitracio reprenas sian parton ene de naŭdek tagoj post la publikigo de la verdikto, krom se okazas apelacio.
2.1.3. Apelacio kostas pliajn dek spesojn, kiujn pagas la apelacianto, por la Kortuma konto ĉe la Civita banko.
2.1.4. Se la apelacion gajnas la apelaciinto, ĝi reprenas sian tutan deponon kaj la administrajn kostojn pagas nur la malgajninto, eĉ se gajninto en unua grado; en mala kazo, la dufoje malgajninta lasas sian tutan deponon ĉe la Kortuma konto, kaj la gajninto reprenas sian deponon ene de naŭdek tagoj post la publikigo de la verdikto.
2.2. Arbitracio inter aliaj subjektoj okazas laŭ la sama proceduro de 2.1, sed ĝi kostas nur ok spesojn.

3. Eliro el la Pakto
3.1. La eliro el la Pakto eblas nur post verdikto de la Kortumo.
3.2. La administraj kostoj de la eliro el la Pakto egalas al la speso(j) aĉetenda(j) en la momento de la eniro, garantie deponenda(j) ĉe la Civita banko, kaj indiceblaj laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko.
3.3. Al la eksiĝoj laŭ la artikolo 5 de la Foruma reglamento aplikiĝas la paragrafo 5.

4. Rezigno pri la civitaneco
4.1. La rezigno pri la civitaneco eblas nur per verdikto de la Kortumo.
4.2. La administraj kostoj de la rezigno egalas al unu speso, sed la kostoj estas indiceblaj laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko.

5. Pagoj kaj deponoj pro ĉiuj supre indikitaj kostoj estas administrataj ekskluzive tra la Civita banko.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0572 s s