Esperanta Civito

La nebula horizonto de Burundio

En Burundio estas normale, precipe en la pli alta teritorio, havi nebulon matene. Sed la nebulo dissolviĝas laŭ la tago. Ĉu tio koncernos ankaŭ la politikan horizonton de ĉi tiu lando borde de la Tanganika lago?

La elektoj por la prezidento disvolviĝis 23 julio 2015 en malagrabla etoso, post la interna krizo de ĉi tiu printempo, ligita al la kandidatiĝo de la eliranta Pierre Nkurunziza por tria mandato. S-ro Nkurunziza estis reelektita, sed intertempe 270.000 personoj jam fuĝis el la lando, inkluzive de multaj opoziciuloj.

La internacia komunumo reagis negative al la eventoj en Burundio, speciale Usono kaj Britio. Indas rimarki ke, en la malriĉa ekonomio de la lando, kafoproduktado estas unu el la ĉefaj resursoj: okaze de privatigo, antaŭ kelkaj jaroj, ĝi transiris precipe al usona kapitalo.

En tiel malcerta (kaj malsekura) kunteksto la Senato lasis al la Kapitulo la decidon pri la projekto AmaHoro, por kiu la Esperanta Civito engaĝis sin. Ĉiu opcio estas ebla, inkluzive de la retiriĝo el la projekto.

[HeKo 577 5-C, 28 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0577 s s