Esperanta Civito

TEJO malpli fidas je UEA ol inverse

La reformo de la statuto de TEJO, ĵus aprobita de la UEA-Komitato, ne trafis la ratifon fare de la TEJO-Komitato mem, kiu en sia lasta kongresa sesio decidis prokrasti la decidon, nome alpreni ĝin samtempe kun la aprobo de la kontrakto difinonta la rilatojn inter la du jure sendependaj asocioj.

La prokrasto konkrete signifas, ke ambaŭ dokumentoj (statuto kaj kontrakto) estos submetitaj al perkoresponda voĉdonado la venontan oktobron. Politike ĝi signifas, ke TEJO malpli fidas je UEA (kaj je la intertraktada lerteco de sia delegacio) ol inverse. Evidente, parto de la TEJO-Komitato (la "falkoj") fariĝis plimulto. Kurioze, falkolude rolis ankaŭ komitatanino Veronika Poór, dungota de UEA ekde Novjartago 2016 kaj ties ĝenerala direktoro tri monatojn poste. 

Tial ke la plej kritikaj voĉoj pro nesufiĉa sendependiĝo (reala aŭ supozata) leviĝis el Pollando, kaj prezidinto Lukasz Zebrovski (ne eksigita, sed demokratie ne reelektita) partumas la vidpunkton de siaj samlandanoj, eblas mistifike interpreti la prokraston kiel plian konflikton inter li kaj la nova prezidanto, Michael Boris Mandirola.

Kompreneble la ekstremaj pozicioj povas konduki al entombigo de la procezo akiri juran personecon: bela historia precedento estas la ne aliĝo de Usono al Ligo de Nacioj, ĉar al la minoritato opozicianta pro strategia ŝato al izolismo en la Parlamento aldoniĝis la voĉoj de tiuj kiuj trovis malsufiĉa la Ĉarton. Ja ekzistas diversaj manieroj por torpedi decidon...

Ĉiukaze, la nuna TEJO-delegacio, daŭre gvidata de Mandirola, des pli reprezenta ĉar nun prezidanto, devas kalkuli kun malpli larĝa manovromarĝeno, havante malantaŭ si Komitaton (precipe pro orienteŭropa premo) kiu emas nek cedi nek koncedi al Roterdamo. Probable la plej dorna punkto estos la ekonomiaj ekvilibroj difinendaj en la kontrakto.

[HeKo 578 6-A, 6 aŭg 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0841 s s