Esperanta Civito

Heroldo 2241 pri evolua kunlaboro


Tre interesa paĝego pri "Esperantio kaj evolua kunlaboro: jen averse jen reverse" en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2241 (8:2015), zorge de Ulrich Matthias kaj Giorgio Silfer. La tuta paĝo koncize ekzamenas la spertojn de Bona Espero (Grattapaglia-Sandkühler), E-vid-ente (Tuinder), Esperanto en evoluo (Derks), Monda Solidareco kontraŭ Malsato (Durand), Nabouba (Chvátalová), Mazingira (Mramba Simba), Changamano (Vessella), Verde Stella (ERA), Hans Bakker, Pro Esperanto (Esperanta Civito), Solidareco Bona Volo (Goma), Stiftung Mondo (Schäffer). Gravaj atestoj pri la reala situacio en multaj, preter la oficiala optimismo. Terminologia precizigo pri la uzo de la vortoj fonduso-fondumo-fondaĵo (ĉi-lasta ambigue en la UEA-slango).

La unua paĝo estas dediĉita al la Civita parlamenta sesio en Stokholmo, kaj al la progresoj de Esperantio en naturamika kaj feminisma medioj. La informo pri danko de Buckingham Palace pro gratuloj al Reĝino Elizabeta donas la okazon rememori pri ŝia bopatrino, kiu mem lernis kaj parolis nian lingvon kun la edzino de Teo Jung en Kolonjo.

Al la raportoj pro la loka kroniko alternas la informoj pri kultura aktiveco. Speciala fokuso ĉi-numere al la aktiveco en Razgrado (Bulgario) kaj al la rolo de la teatro en nia literaturhistorio.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, eldonata, administrata de LF-koop. Ĝin kunredaktas Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Ĝi aperas ĉiun trian semajnon, sed en 2014 la lastaj du numeroj (16-17) aperis kune. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 578 9-B, 12 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0367 s s 
  Total: 0.0504 s s