Esperanta Civito

Jam represenda "Historio de la esperanta literaturo"


La unua eldono de "Historio de la esperanta literaturo", kunverkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, elĉerpiĝis en nur ses semajnoj. Sesdeko da ekzempleroj estus jam necesaj por kontentigi la atendantajn klientojn, el kiuj duono estas kreita de dumildolara subvencio ĵus promesita de Esperantic Studies Foundation tra Centro de Esploro kaj Dokumentado.

Kooperativo de Literatura Foiro komisiis la aŭtorojn forigi la lastajn preskoboldaĵojn antaŭ la livero al la presejo: la represo mem estas planita por la venonta oktobro.

Inter la multaj valoraj komentarioj kaj gratuloj, indas mencii la entuziasman akcepton de la estrino de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, d-ino Anna Mária Papp, kiu proponas plian prezenton de la verko (eble ne kiel literaturan kafejon, sed kiel inaŭguron de dulingva ekspozicio).

(HeKo 579 5-B, 29 aŭg 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0587 s s