Esperanta Civito

Monda Socia Forumo fermiĝas en Najrobo


Dum la semajno de la Monda Socia Forumo mortis du gravaj personecoj, kiujn MSF honoris: la franca filantropo Abbé Pierre kaj la pola ĵurnalisto Ryszard Kapuczinski. La kronikista talento de ĉi-lasta estas ĝuebla ankaŭ en esperanto, per la verko "Ebono", tradukita de c-ano Tomasz Chmielik. La kvindek mil partoprenantoj en la Monda Socia Forumo honoris ambaŭ personecojn.

En Najrobo la laboroj disvolviĝis inter pluraj organizaj problemoj. Kenjanoj protestis kontraŭ MSF pro la tro alta aliĝkotizo (triono de la monata enspezo de malriĉulo). La programo plenumiĝis iel-tiel, sen efektiva kunordigo. La amasmediaj komunikiloj restis grandparte indiferentaj.

Sed samtempe MSF estis grava okazo por debati pri Afriko. Sian etan kontribuon donis ankaŭ la delegacio de la Esperanta Civito, gvidata de sen. Dieter Rooke. Al nia delegacio sin apogis ankaŭ la movado MAS, fondita de Vilhelmo Lutermano, redaktoro de "Le Monde diplomatique" en esperanto.

[HeKo 321 9-C, 25 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.0768 s s