Esperanta Civito

TEJO internacie pli agnoskita ol UEA


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estis ĵus reelektita al la plenumorgano de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (ICMYO), kunordiga reto de internaciaj junularaj organizoj, kiujn UN nun konsideras kiel la voĉon de la junularo.

TEJO sidas en la ICMYO-gvidantaro, kune kun ses aliaj NEJOj (neesperantistaj junularaj organizoj) ekde la pasinta aŭtuno; temas do pri konfirmo por la sekva jaro. Inter la aliaj gvidantoj situas la reprezentantoj de skoltoj, de YMCA, de medicinaj studentoj. La TEJO-delegacion gvidis s-ro Fernando Maia Jr.

Alia reprezentanto de TEJO, s-ro Francesco Maurelli, partoprenis en EU-ĉina seminario pri junularo, kie ĉeestis la ĉina vicpremiero Liu Yandong kaj la EU-komisionano pri edukado, kulturo, junularo kaj sporto Tibor Navracsics. Laŭ Maurelli, "dum la seminario, Esperanto estis prezentata kiel ponto inter la du kontinentoj, ilo por socia inkluziveco kaj konkreta ebleco por altigi dungeblecojn en junuloj. Kunlaboro kun Ĉina Radio Internacia, la Universitato de Esperanto en Hai Nan Insulo, kaj la teknologia pri-robota kunlaboro kun Chengdu estis prezentitaj."

(HeKo 582 4-A, 7 okt 15)

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Tio ĉi estas tute evidenta, kiam oni bone komprenas la pensojn de la gvidantoj de UEA kaj tiujn de la gvidantoj de TEJO. Necesas iomete fosi en la historio de ambaŭ organizaĵoj por tion vidi. Tra la jaroj gvidantoj de UEA uzas sian energion preskaŭ nur por lukti kontraŭ aliaj Esperanto-organizaĵoj aŭ esperantistoj, kiuj ne submetiĝas al ili. Kio gravas por ili, tio estas, ke ili (ne UEA) estu super tiuj aliaj esperantistoj en la mondo.

La malon oni vidas ĉe TEJO-gvidantoj. Tiuj ĉi ĉiam batalas kaj por kaj per Esperanto. Rimarkinte, ke UEA-gvidantoj metas UEA-an sur tute alian vojon, TEJO-gvidantoj konstante petas sendependigon disde UEA-gvidantoj. La lukto ne estis facila. Mi vidis propraokule kiel Osmo Buller traktadis tiujn junajn homojn tre aktivajn. Mi ne memorigu aferojn de 1999 ĝis 2001, kiuj devigis Osmon Buller demisii. Se nun TEJO sendependiĝas de UEA kaj jam ĝi atingis nivelon neniam atingitan de UEA, oni komprenu, ke la foriro de Osmo el la CO aŭguras brilajn momentojn al UEA kaj ankaŭ al aliaj Esperanto-organizaĵoj. aŭ esperantistoj, kun kiuj UEA kunlaboru por la bono de Esperanto. Sukceson al TEJO kaj la samon ankaŭ al UEA, kiu profitu de la foriro de Osmo Buller por rehavi sian spiriton, kiun Hector Hodler donis al ĝi.

C-ano Carlo Minnaja (fiera dumviva membro de UEA) komentarias:

Sufiĉis titoli "TEJO ankoraŭfoje internacie agnoskata". la aludo al UEA, neniel menciita en la komuniko, tute ne estas pravigita krom pro la malica kutimo senkreditigi la plej grandan asocion de Esperantio. Kial ne titoli: "TEJO multe pli agnoskata ol la Civito"??? Legantoj tediĝas de tiuj sensukaj pikoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0606 s s