Esperanta Civito

La financa strukturo de Esperantio


Raporto destinita al la fonduma konsilio de Pro Esperanto analizas la financan strukturon de la nuna Esperantio, kun specifa atento al supernaciaj organizoj. Laŭ la raporto, estas kvar la ĉefaj enspezofontoj: a) membrokotizoj, b) donacoj, legacoj kaj subvencioj; c) pagoj pro servoj kaj varoj; d) luigoj. La plej gravaj subjektoj diferencas laŭ la graveco de la diversaj fontoj.

Universala Esperanto-Asocio precipe dependas de la membrokotizoj kiuj (en rutina jarkalkulo) kovras proksimume duonon de la eniroj. Pagoj por servoj kaj varoj ĉe UEA inkluzivas UKon, libroservon, abonojn: inter ili UK abunde superas la ceterajn. Konsiderante ke la UK-kotizo rekte influas la membronombron (individuaj membroj profitas je rabato), oni rajtas aserti ke UEA vivas danke al la kotizado de la membraro: ju pli da IMoj, des pli bonfartaj la financoj -- kaj inverse. Ekzistas ankaŭ kvina enspezofonto, nome la rendimento de valorpaperoj, tamen ne tute sekura rimedo.

Sennacieca Asocio Tutmonda imitas la financan strukturon de UEA, sed pli malbone fartas, ĉar ĝiaj kongresoj ne alportas same konsiderindan sumon. Dum jardekoj ĝia kapitalo estis PIV, do pagoj pro varo. Sed kio nun?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo apenaŭ vivas danke al siaj individuaj kotizoj, aŭ danke al siaj servoj kaj varoj (abonoj al "Kontakto", vendo de Pasporta Servo, licencpago pro IJK -- ĉi-lasta iam multe pli grava ol nun). Male, la grava enspezofonto estas la subvencioj, precipe el Eŭropa Unio. Tiun ĉi alfluon minacas la fakto ke TEJO ne havas ankoraŭ juran personecon. Tial la batalo por sendependiĝo.

En la plej riĉa establo aliĝinta al la Pakto, nome Kultura Centro Esperantista, plej gravas la luigo de la lokaloj: membrokotizoj ne ekzistas (kiel por la esperanta civitaniĝo), donacoj kaj subvencioj kutime ne superas dek procentojn de la enspezaro, same kiel la pagoj pro servoj kaj varoj. Ankaŭ LF-koop tute ne kalkulas je donacoj, sed preskaŭ nur je librovendoj kaj gazetabonoj, kvankam lastatempe kreskis la pluso pro la luigata apartamento.

Konkrete: UEA kaj SAT vivas ĉefe pro membrokotizoj, TEJO ĉefe pro subvencioj, la paktintoj ĉefe pro siaj klientoj. Flanka konsidero: el la tri, la plej riska estas la situacio de TEJO: sen subvencioj ĝi paneus. Ŝajnas ke TEJO riskas ne plu ricevi ilin, se ĝi ne sendependiĝas de UEA; jen kial la sendependiĝo ricevis akcelon dum la lastaj tempoj. Kontraŭi ĝin, laŭ logika dedukto, signifas ankaŭ "esperi" en la financa kolapso de TEJO.

La Esperanta Civito, pere de Pro Esperanto, devas daŭrigi la strebon doti ĉiun paktinton per propra nemoveblaĵo.

[HeKo 582 7-C, 15 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0772 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.1211 s s