Esperanta Civito

CED mecenatas pri la verko de Minnaja-Silfer

La fonduso de Centro de Esploro kaj Dokumentado rekomendis, kaj Esperantic Studies Foundation aprobis, subvencion de du mil usonaj dolaroj al LF-koop, por ebligi distribuon de "Historio de la esperanta literaturo" de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer al esperantologoj kaj bibliotekoj, kiuj alikaze plej verŝajne ne havus aliron al ĝi aŭ ne havus la rimedojn por ĝin aĉeti.

La listo de la ricevontoj, kompilita de LF-koop interkonsente kun CED/ESF, enhavas tridek unu adresojn, el kiuj kvin en Eŭropo (preskaŭ nur oriente), naŭ en Azio, du en Latin-Ameriko kaj la ceteraj en Afriko. Oni konsideru ke la sendokostoj (ofte per registrita afranko) estas tre altaj.

La ekspedo okazos meze de novembro 2015, per la represo de la dum tri monatoj jam elĉerpita unua eldono.

[HeKo 582 8-B, 16 okt 15]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0498 s s 
  Total: 0.0639 s s