Esperanta Civito

En Milano dum jubilea festo premieros la represo de HEL


La represo de "Historio de la esperanta literaturo" premieros en Milano, 13 novembro 2015, okaze de la ora jubileo de la esperantiĝo de unu el la du aŭtoroj, c-ano Giorgio Silfer. La festo, kun prezento de la enhavo de la libro, disvolviĝos ĉe Milana Esperanto-Klubo. Bedaŭrinde la 75-jara (ĉar denaskulo) c-ano Carlo Minnaja ne povos ĉeesti apud la "50-jara" (memlerninto) kunaŭtoro.

La represo enhavas pure tipografiajn korektojn (senkoboldigo) kaj kelkajn leksikajn ĝustigojn; sed ĝi estas egala al la unua eldono, kiu dum tri monatoj rapide elĉerpiĝis. Eĉ ne unu ekzemplero restis ĉe UEA (el multaj dekoj), nur kelkaj estas ankoraŭ rekte mendeblaj ĉe la eldonejo (lf-koop ĉe esperantio.net). Kaj jam triono de la represita kvanto estas antaŭmendita: HEL ne povas manki en la biblioteko de grava esperanto-societo.

En sia prezento prof. Silfer okupiĝos ĝuste pri la lastaj kvindek jaroj de nia literaturo, kun aparta atento pri la rolo de Milano, kie fondiĝis "La Patrolo" kaj estis eldonata "Literatura Foiro" (1970-1975 kaj 1985-1996). Ĉeestos kunlaborintoj el tiuj periodoj, unuavice la eksa ĉefredaktoro Perla Martinelli (1980-1995).

[HeKo 582 9-B, 17 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0553 s s