Esperanta Civito

UN-Tago - unu Esperantio, tri sintenoj

La traduko kaj dissendo fare de Universala Esperanto-Asocio ne altiras la atenton al la hodiaŭa mesaĝo de Ban Ki-Mun, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pro sia enhavo, politike je malalta profilo (kulpas la jubilea karaktero: UN festas sian sepdekan datrevenon), sed jes pro la sinteno de UEA, respektive aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio, vidalvide al UN.

La pozicioj de Roterdamo (UEA), Parizo (SAT) kaj Angulemo (nuna rezidejo de la Konsulo) teorie havas komunan radikon, ĉar ili ĉiuj akceptas kiel platformon la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (1948). La akcentoj tamen malsamas: ekzemple la Deklaracio estas nur menciita en UEA-dokumentoj, dum ĉe la Esperanta Civito ĝi havas norman valoron.

Sendube sub la gvido de Ivo Lapenna UEA plej emfazis la rolon de UN kiel ĉefa gardanto de la homaj rajtoj, dum en kronologie pli proksima fazo, kiam la influo de la burokrata aparato nete superis tiun de la estraro, tiun emfazon dampis la kreskanta supineco al UN, plej evidenta kiam temis pri la akcepto de novaj landaj asocioj, kiel la tradicie rifuzita kataluna, aŭ lastatempe pri la krimea demando.

Ĉe SAT la sinteno al UN estas ideologie negativa, embleme reprezentita de difino el la buŝo de k-do Michel Duc Goninaz (kiu tamen forlasos tiun asocion dum la Schram-epoko): "sindikato de naciŝtatoj". Ĉi-rilate pli ol la komunista komponanto (kvankam Sovetunio kaj ĝiaj tiamaj satelitoj sin detenis, kune kun Sud-Afriko kaj Saudi-Arabio, en 1948) influas la liberecana, kun sia anarkomondialisma elano, kondukanta al malestimo pri UN, eĉ kun alternativa mondosistemiga propono.

Pli proksima al mondfederismo estas la majoritato kiu dekomence gvidas la Esperantan Civiton, kun pozicio pli kaj pli favora al la rajto de memdeterminado. Efektive la Civito ne estas ligita al UN, kaj ĝia sinteno favora al la popoloj petantaj sendependiĝon kondukis ĝin al UNPO.

En sia ĵusa Ĝenerala Asembleo UN akceptis preskaŭ unuanime rezolucion kiu postulas gardi la integrecon de la nunaj naciŝtatoj. UEA certe akceptas kaj aplikas ĝin; ĝi tamen konfirmas la difinon de Duc Goninaz kaj nerekte ekskomunikas UNPOn.

Ĉiukaze, UN ne sponsoras Esperantion. Estas unu el la tri sintenantoj de Esperantio (nome UEA), kiu sponsoras UNon.

Giorgio Silfer, Vickonsulo

[HeKo 583 6-C, 26 okt 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0488 s s 
  Total: 0.0635 s s