Esperanta Civito

La Kapitulo respondas pri Afrika Kongreso

En dato 25 oktobro 2015 sen. Anna Bartek, de la Blanka grupo, interpelaciis pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.

La interpelacio estis ricevebla, konforme al la Senata reglamento, kaj respondinda de la kapitulano delegita por reprezenti la Esperantan Civiton ĉe la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, decembro 2015.

La politika fundamento de nia strategio en Afriko estas kaj restas la Deklaracio pri la Esenco de la Afrika Esperantismo (DEAE), lanĉita el Lomeo 14 aprilo 2006 kaj unuanime aprezita de la Civita Forumo, 26 julio 2006.

Laŭ la programo ricevita de la surlokaj organizantoj, la 6a AKE en Togolando kongruas kun DEAE. Konsekvence, al la helpo petita de UETA, per oficiala mesaĝo de ĝia prezidanto c-ano Prince Henry Oguinye, la Kapitulo respondis pozitive kaj donis sian aŭspicion. La Vickonsulo reprezentos la Civiton dum la kongreso, interalie farante la festparoladon.

Analoga invito, kun la kongresa programo, ne estis ĝis nun ricevita de la organizantoj de la evento en Rumonge (Burundio), aŭgusto 2016, ankaŭ nomata Afrika Kongreso de Esperanto. Tial la Kapitulo ne eniras la temon, sed limiĝas je la konstato ke la siglo AKE ne apartenas al Universala Esperanto-Asocio, laŭ deklaro de la vicprezidanto mem de UEA, s-ro Stefan MacGill, donita en Wiesbaden dum la lasta Internacia Junulara Kongreso.

La fakto ke diversaj civitanoj kunlaboras jen por unu jen por alia aranĝo kaŭzas nenioman embarason, ĉar nek UETA nek UEA kontraŭas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj, kaj konsekvence individuaj civitanoj rajtas kunlabori kun unu aŭ ambaŭ asocioj.

Ni konstatas ke multaj afrikaj geaktivuloj (inkluzive membrojn de la Kapitulo) akuzas Roterdamon pri koloniisma strategio en Afriko; tian akuzon neniu levas kontraŭ la Esperanta Civito, kaj tio jam sufiĉas por pravigi etike kaj politike nian engaĝon, kiun la afrika civitanaro aprezas.

Giorgio Silfer, Vickonsulo
(el Eŭropo, 27 oktobro 2015)

Sen. Anna Bartek deklaris sin nur parte kontenta pro la respondo.

[HeKo 583 9-C, 29 okt 15]

Sen. Anna Bartek komunikas:
Mia interpelacio ne temis pri simpla AKE, sed pri la nombrado de ĝi flanke de la organizantoj kiel Afrika Komisiono de UEA. Ne la Esperanta Civito estis petita ne uzi la nombron, sed jes esperantaj civitanoj. Mi ne petis praktikan intervenon en la aferon. Mi simple volis rimarkigi, ke nur pro eraro de la Afrika Komisiono de UEA niaj esperantaj civitanoj estis ĉikanitaj en la FB-paĝo de la Afrika Komisiono de UEA.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0599 s s